Miaj Planlingvoj
Se vi alvenis cxi tie, tio signifas, ke vi kuriozas scii, kiel sxajnas miaj planlingvoj (aux vi alvenis cxi tie hazarde,
sed vi ankaux povas eniri cxi tien). Mi kreis ses lingvojn suficxe kompletajn, por ke mi povu almontri ilin (kaj kvanton de
projektoj tiom malmulte malforgeseblaj, ke mi forgesis kvazaux cxiujn!).
Por eviti, ke vi perdigxu inter tiom da elekteblajxoj, jen eta resumo de cxiu lingvo:
- Astou :
- Gxi estas la lingvo de popolo malaperita unu aux du centjarojn antaux nia epoko (oni ne tre bone scias): la DDastem. Kvankam
dokumentoj ankoraux ekzistantaj estas tre raraj, la lingvo mem estas suficxe bone konata (la vivmaniero de la DDastem estas multe
malpli konata). Sxajnas, ke la malaperigxo de la DDastem kaj de ilia kontinento naskigis la legendo de l'Atlantido. Strukturvidpunkte,
Astou estas suficxe originala lingvo, cxar sxajnas, ke gxi proksimigxas al la indeuropaj lingvoj tiel bone, kiel al la sudamerikaj.
- Azak :
- La strukturo de cxi tiu lingvo proksimigxas al la strukturo de la hungara aux de la turka. Nur la sufiksoj kaj pozicio de la vorto
en la frazo indikas, se la vorto havas sencon verban aux substantivan (la radikoj ne havas valoron per si mem). Gxi estas lingvo ergativa.
Plue, gxi havas originalan skribsistemon.
- Reman :
- Gxi estas lingvo latinida, tio estas lingvo eligxa el la latina kaj de la sama familio kiel la franca aux la hispana. Tamen sxajnas,
ke gxi evoluis malsame (kvazaux kiel la angla evoluis el la aliaj germanumaj lingvoj) kaj oni trovas en gxi ecx strukturerojn proksimajn al
semitaj lingvoj.
- Moten :
- Gxi estas la naskolingvo de tiu kara Cela Jemufan Atlinan C.G. (en tiu cxi lingvo, lia nomo
skribigxas |Sela Jemufan Atlinan C.G. -aux Sidji laux lingvosxovinistoj-). Gxia strukturo estas suficxe unika, cxar gxi uzas
pleje infiksojn, havas regulojn de fonetikaj modifoj komplikajn, kaj havas nur du konjugacieblajn verbojn. Kaj tiel plu, cxar mi
montris al vi nur malmultajn erojn de Moten.
- Notya :
- Cxi tiu lingvo ankoraux evoluas nune. Gxia simplega fonologio basigxas sur la silabo (kiel la japana), kaj gxi skribigxas per
silabalfabeto. Gxia sintakso estas suficxe unika, cxar ne-nur gxi malsamigas neniel la substantivojn kaj verbojn radikvidpunkte (kiel
Azak), sed gxi ankaux funkcias tiel praktike, tio estas parolade (male ol Azak, kiu havas sufiksojn
substantivovalorajn aux verbovalorajn)!
- Tjà-tsàñ :
- Tio estas mia lasta projekto, kaj certe la plej ambicia el tiuj, kiujn mi ideis. Tiun cxi ideon mi havis paroladante kun la
planlingvistoj de la dissendolisto CONLANG. Tiu projekto konsistas en krei tutan planeton, tutan civilizon sur tiu planeto, kun gxia lingvo
kaj kulturo, kaj, kiam cxio pretigxas, evoluigi cxion dum miljaradoj, sciante, ke mi antauxvidis, ke tiu civilizo malaperos kaj disigxos en
granda numero de nacioj, cxiu kun gxia propra lingvo (tiel evoluis la civilizo latina, naskante la latinlingvajn landojn).
Tjà-tsàñ estas la lingvo de la komenca civilizo, kiu nomigxas la cxielpopolo.
Se vi havas komentojn aux kritikojn, skribu al mi!
Reen al la enkonduka pagxo pri Planlingvoj.
Reen al la supro de cxi tiu pagxo.
Copyright © 2000-2004 Christophe Grandsire / Lasta aliigxo la 5-an de Junio 2000.
ekde la 6-a de Junio 2000