Kiu mi estas?
Saluton, mi estas Christophe Grandsire kaj mi estas la kreanto de cxi tiu hejmpagxo mia kaj nur mia (nu... ne nur mia, cxar mi lasis ioman lokon por Cela Jemufan Atlinan C.G.). Finfine mi povis meti foton el mi (mi pardonpetas por la stranga visagxo, kiun mi havas sur la foto, sed ni estas tute similaj en fotoauxtomato!). Jes ja, mi estas tiu cxi knabo kun la rigardo perdita (aux profundega, lauxvidpunkte!). Se vi venas cxi tie iamete, vi povis vidi, ke tiu pagxo kreskas malrapide, sed senhalte. Sed gxi tute ne estas finita, se oni scias, ke mi volas traduki gxin en la angla kaj en Esperanto. Mi havas laboregon!
Do mi starigas vokon (kaj kiam gxi estos laca, gxi povos sidigxi, ha ha ha -pardonu min, tio estas malbonega, sed mi ne povis
kontroli min-) al cxiuj homoj bonvolaj (kaj libratempoplenaj sen scii, kion fari, mi ne volas trudi ion ajn). Mi sercxas personojn por helpi
min traduki miajn pagxojn en la du lingvoj. Mi ne povas oferti multajxon, krom dankegojn,